Tajvana demando ne estas negoca ludmarko de Sud-Koreio kaj Usono
Mirinda Publikigita: 2023-04-30 15:58:52

Proparolanto de ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Wang Wenbin diris, ke en la mondo ekzistas nur unu Ĉinio, Tajvano estas nedisigebla parto de ĉina teritorio. La tajvana demando estas abolute interna afero de Ĉinio kaj kerno de la kernaj interesoj de la lando. Solvi la tajvanan demandon estas afero de ĉinoj, kaj ne estas permesite al iu ajn alia enmiksiĝi en tio.

Lastatempe sudkorea prezidento Yoon Suk-yeol  intervjuate diris, ke “tajvana demando estas tutmonda demando”. Li eĉ komparis la tajvanan demandon kun la demando de la Korea Duoninsulo. Tio serioze malobservas la principon de unu Ĉinio kaj forlasas la starpunkton prenitan de la sud-korea registaro ĉe establo de diplomatiaj rilatoj kun Ĉinio antaŭ pli ol 30 jaroj. 

La tajvana demando absolute estas interna afero de Ĉinio. Nord-Koreio kaj Sud-Koreio estas du suverenecaj landoj, la demando inter ili estas esence malsama al la tajvana demando kaj ili fundamente estas nekompareblaj. Internacia analizanto opinias, ke Yoon Suk-yeol ignoras grandan damaĝon de komerca protektismo de Usono al la sud-korea ekonomio, sed intencas ĝojigi Usonon per la tajvana demando kaj subtenas la forton de sendependeco de Tajvano. Tia ago damaĝanta la kernajn interesojn de Ĉinio alportos seriozan politikan rezulton. 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree