En la pasintaj dek jaroj aperis sufiĉe multe da libroj kaj eseoj, kiuj klopodas korekti la eŭrocentran vidon pri la florado de artoj kaj kulturo en Italio ekde la malfrua mezepoko. Ili prave fokusiĝas pri la fundamenta rolo de la Silka Vojo en la kreado de long-distancaj komercaj kaj interkonaj rilatoj inter gentoj. Sed ili ofte substrekas precipe la rolon de judaj kaj islamaj komercistoj en la konstruado de tiuj pontoj inter Azio kaj Eŭropo. Male, gravus ankaŭ reliefigi ĉi rilate la valoran peradan agadon de armenoj en la okcidenta parto de la Silka Vojo, kiel argumentas la brita arthistoria esploristino Christiane Esche-Ramshorn en sia libro ORIENT-OKCIDENTAJ ARTAJ INTERŜANĜOJ INTER ROMO, ARMENIO KAJ LA SILKA VOJO: KUNPARTIGI SANKTAN PETRON (East-West Artistic Transfer through Rome, Armenia and the Silk Road: Sharing St. Peter’s, 2021). Se oni kunmetas la antikvajn Reĝlandon de Kilikio (aŭ de Malgranda Armenio) kaj Grandan Armenion, ni havas teritorion grandan dek fojojn pli ol la nuntempa ŝtato de Armenio kaj same en geografie kerna loko por internaciaj komercoj. Ne hazarde Marko Polo (ĉ. 1254-1324) malfermas sian faman vojaĝ-rakonton LA LIBRO DE LA MIRINDAĴOJ el la kilika havenurbo de Ayas kaj per priskribo de la ĉefaj urboj de Armenio el la vidpunkto de siaj komercaj interesoj ligitaj al silkaĵoj kaj teksaĵoj.
Fakte, kiam la juna Marko forlasis sian denaskan Venecion kun siaj patro kaj onklo por komerci orienten en 1271, lia surtera vojaĝo al Ĉinio ekis el Ayas, kiu nun korespondas al Yumurtalik en la golfo de Iskenderun en sudorienta Turkio. Sed tiu viglega centro de interŝanĝoj inter oriento kaj okcidento estis tiam la plej sekura haveno de suda Anatolio, dank’al sia sistemo de armenaj fortikaĵoj kaj al la alianco kun la mongoloj, kies vasal-ŝtato Kilikio estis. Veneciaj komercistoj nomis ĝin “Laiazzo” kaj loĝis tie multnombre, kune kun anoj de aliaj italaj urbo-ŝtatoj kun specialaj komercaj privilegioj kiel Ĝenovo. De tie Marko Polo antaŭeniris laŭ la okcidenta parto de la Silka Vojo, verŝajne trairante Erzurum, nun en orienta Turkio, sed tiam en Granda Armenio, kaj la mult-kulturan kaj mult-konfesian komercan centron Tabrizon, pli riĉan ol iu ajn tiutempa eǔropa urbo. Ĝi nun troviĝas en la provinco de Orienta Azerbajĝano en nordokcidenta Irano, sed ĝi estis la ĉefurbo de la mongola Ilĥanlando ekde 1265 ĝis la fondo de la same riĉa kaj kosmopolita Sultaniyah en 1307.
La poliglota armena loĝantaro en tiuj komercaj centroj de la okcidenta parto de la Silka Vojo estis tre valora por komercistoj kaj por la diplomatio de la mongolaj regantoj. Ilia kerna geografia pozicio submetis ilin al pluraj invadoj dum la jarcentoj, donante al ili la kapablon efike peri inter malmsamaj kulturoj. Ilia greka heredaĵo kaj la kristana kunligo igis ilin idealaj interpretistoj en la rilatoj kun la bizanca imperio kaj la katolika eŭropa okcidento. Sed ankaŭ ilia aparta kred-konfeso, malsama de la ortodoksa kaj de la katolika, ligigis ilin al aliaj orient-kristanaj eklezioj kiel la siria, la kopta kaj la etiopa, tiel larĝigante la atingon de iliaj negocaj agadoj. Krome, ilia longa kunvivo en la sama teritorio kun islamanoj, mongoloj, budhistoj kaj zoroastranoj garantiis la respekteman komprenon de iliaj kutimoj kaj lingvoj, tiel helpante la armenan peradon de luksaj varoj el Ĉinio, Tibeto kaj la landoj de la Mezoriento al la italaj, francaj, katalunaj kaj aliaj eŭropaj merkatoj. Fine, la granda diasporo kaŭzita de invadoj, persekutoj kaj tertremoj, kune kun la strikte familia organizado de komercoj, ebligis al armenoj formi grandan internacian reton de long-daŭraj fidindaj rilatoj, same kiel en la kazo de la judoj.
La rolo de Armenio en la komerco de ĉinaj silkaĵoj kaj teksaĵoj havas tradicion kiu datas de la dua jarcento a.K., kiam la grandaj interŝanĝaj vojoj formiĝis. Armenoj adoptis ĉinajn simbolojn kiel la drakon en siaj vestaĵoj, kiel pruvas al ni ilia arto. Sed laŭ Marko Polo, kiel laŭ la posta maroka vojaĝanto Ibn Battuta (1304-1337), ankaŭ multaj lanaj kaj silkaj teksaĵoj estis produktataj en la urboj de Granda Armenio kaj vendataj al eŭropaj komercistoj. Kiel Marko rakontas en sia libro: “Ili teksas la plej elstarajn kaj belajn tapiŝojn el la mondo. Ili ankaŭ teksas silkajn teksaĵojn de karmino kaj aliaj koloroj je granda belo kaj riĉo kaj multe da aliaj specoj da ŝtofoj”. Silko kolorigita per karmino ekstraktita el koĉeniloj (vordan karmir) estis, fakte, tipa armena produktaĵo kaj oni diris, ke eĉ la posteuloj de Noa, kies arkeo surlandiĝis sur la monton Ararat en Armenio post la diluvo, surhavis vestaĵojn kolorigitajn per ĝi.
Certe la kresko de komercado sur la armena altebenaĵo, kiun Marko Polo bone atestas, havis konsekvencojn por la tiel dirita “komerca revolucio” en la eŭropa mezepoko. Dank’al la altkvalitaj teksaĵoj el la okcidenta parto de la Silka Vojo kaj al la bunte dekoraciitaj iluminaĵoj en armenaj manuskriptoj, kiel tiuj de la elstara Toros Roslin de Kilikio (ĉ. 1210-1270), italoj kaj aliaj eŭropanoj komencis apreci luksajn silkajn vestaĵojn, tapiŝojn kaj aliajn teksaĵojn por plibeligi siajn domojn kaj ĉiutagan vivon. Temis pri la formado de nova internacia gusto, kiu ne koncernis nur nobelojn, sed ankaŭ komercistojn kaj aliajn urbajn civitanojn. Ekzemplo de tiu tendenco, kiu iĝos eĉ pli forta en la sekvaj jardekoj, videblas jam je la komenco de la tiel dirita itala Renesanco en la freskoj pentritaj ĉirkaŭ 1300 fare de Giotto (1266-1337) por la Supera Baziliko de Sankta Francisko en Asizo, en centra Italio. Fakte, la sanktulo estis filo de komercisto pri teksaĵoj kaj mem verkis pri la dogmo kaj la geografio de Armenio en siaj leteroj. Ne estas do strange, ke la freskita ciklo pri lia vivo estas eble la unua loko en itala arto, kiu klare montras la masivan influon en Italion de luksaj teksaĵoj komercitaj laŭ la armena parto de la Silka Vojo, tiel vide atestante la vortojn de Marko Polo.