Ĉinaj kaj usonaj prienergiaj firmaoj okazigis forumon por serĉi kunlaborajn ŝancojn
Yu Publikigita: 2023-05-01 18:42:53

En la vespero antaŭ la jara Forborda Teknologia Konferenco, pli ol 50 prienergiaj kompanioj el Ĉinio kaj Usono kolektiĝis en forumo okazigita en la usona urbo Houston dimanĉe por serĉi pli da kunlaboraj ŝancoj fronte al tutmondaj tumultoj skuantaj la industrion.

Dum parolado en la 9a Ĉina-Usona Forumo pri Kunlaboro de Prienergiaj Entreprenoj, urbestro de Houston, Sylvester Turner, bonvenigis ĉinajn prienergiajn entreprenistojn viziti la usonan energi-ĉefurbon kaj aliĝi al la Forborda Teknologia Konferenco, influa platformo pri teknologio de oceana energio.

"Ni agnoskas la gravecon de komuna klopodo kaj per komuna klopodo ni ĉiuj gajnas kaj profitas," Turner diris, aldonante, ke kunlaboro kaj kundivido de ideoj inter prienergiaj firmaoj antaŭenigos la transformiĝon de energio kaj tiel profitigos la tutan mondon.

Zou Lianyang, ĉeffakulo de Ĉina Asocio de Petrolaj kaj Petrolkemiaj Ekipaĵaj Industrioj, diris, ke lia organizo provos helpi al siaj membroj "trovi pli grandajn merkatojn kaj pli da komercaj ŝancoj" per kungajna kunlaboro en la estonteco.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree