Donitaĵoj de la nacia fervoja kompanio montris, ke fervojaj vojaĝoj en Ĉinio atingis rekordan nombron sabate, la unuan tagon de la ferioj de la Unua de Majo.
Entute 12 064 trajnoj funkciis sabate, traktante 19,66 milionojn da pasaĝeraj vojaĝoj, laŭ la Ĉina Ŝtata Fervoja Grupkompanio (Ĉina Fervojo).
Ĉina Fervojo diris, ke laŭ prognozo, dimanĉe estos ĉirkaŭ 18 milionoj da fervojpasaĝeraj vojaĝoj kaj 11 217 trajnoj en funkciado.
La lando raportis fortan postuladon pri vojaĝoj dum la ferioj de la Unua de Majo, la unua longa feriaro post la sep-taga Printempa Festo, kiu estis fine de januaro.
Ĉi-jare la ferioj de la Unua de Majo daŭras de la 29a de aprilo ĝis la 3a de majo.