Marsa esplorveturilo Zhurong trovis pruvon de akvo ĉe malaltaj latitudoj de ruĝa planedo
Yu Publikigita: 2023-05-01 18:46:23

Zhurong, marsa esplorveturilo de Ĉinio, liveris ŝlosilajn observajn pruvojn pri likva akvo ĉe malaltaj marsaj latitudoj, la plej varmaj regionoj sur la ruĝa planedo, laŭ nova studo publikigita ĉi-semajne en la revuo Science Avances.

Antaŭaj studoj trovis pruvon de granda kvanto da likva akvo sur frua Marso, sed grandegaj klimatŝanĝiĝoj kaŭzis tre malaltan premon kaj akvovaporan enhavon, malfaciligante la daŭran ekziston de likva akvo sur la nuna planedo. Sciencistoj opinias, ke akvo nun povas ekzisti nur en solidaj aŭ gasaj formoj.

Tamen, gutetoj rimarkitaj sur la robota brako de la surmarsiĝilo Phoenix de NASA pruvas, ke sala likva akvo povas aperi somere ĉe altaj latitudoj sur Marso. Ciferaj simuladoj ankaŭ sugestas, ke klimataj kondiĉoj taŭgaj por likva akvo povas mallonge aperi en iuj regionoj de Marso. Sed ankoraŭ mankas pruvo de likva akvo ĉe la malaltaj latitudoj de la planedo, kie surfacaj temperaturoj estas plej altaj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree