Ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj interparolis kun mongola paralelulo
Yu Publikigita: 2023-05-02 15:48:27

Lunde en Pekino, ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Qin Gang interparolis kun mongola ministro pri eksterlandaj aferoj Batmunkh Battsetseg.

Qin diris, ke Ĉinio kaj Mongolio estas bonaj najbaroj, bonaj amikoj kaj bonaj partneroj, kaj ke Ĉinio pretas labori kun Mongolio por efektivigi la gravan konsenton atingitan de la du ŝtatestroj, daŭrigi subtenon unu al la alia pri demandoj koncernaj al kernaj interesoj kaj gravaj zorgoj, kaj plifortigi politikan reciprokan fidon kaj amikecon inter la du popoloj.

Qin esprimis la volon de Ĉinio plue sinergiigi la disvolvajn strategiojn de ambaŭ landoj, antaŭenigi la komunan disvolviĝon de la iniciato Zono kaj Vojo kaj plibonigi kunlaboron pri mina industrio kaj interkonekto kaj aliaj kampoj por konstrui ĉina-mongolian komunumon de komuna estonteco por paca kunekzistado, reciproka helpo kaj kungajna kunlaboro.

Battsetseg diris, ke la mongola flanko observas la principon de unu Ĉinio, aldonante, ke la lando opinias, ke la tajvana demando kaj demandoj pri Honkongo kaj Xinjiang estas nur la internaj aferoj de Ĉinio. Ŝi diris, ke Mongolio aprezas kaj subtenas la Tutmondan Disvolvan Iniciaton, la Tutmondan Sekurecan Iniciaton kaj la Tutmondan Civilizacian Iniciaton de Ĉinio kaj volas profundigi politikan reciprokan fidon kaj vastigi praktikan kunlaboron kun Ĉinio, kaj fari duflankan interrilaton modelon por la regiono.

La du flankoj konsentis plifortigi kunlaboron pri prevento kaj regado de sabloŝtormo, kaj kune antaŭenigi daŭripovan disvolviĝon. Ili ankaŭ interŝanĝis opiniojn pri internaciaj kaj regionaj demandoj de komuna zorgo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree