Ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj vizitos Birmon kaj ĉeestos kunvenon de ministroj pri eksterlandaj aferoj de ŜKO
Yu Publikigita: 2023-05-02 19:42:18

Proparolanto de la Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj Mao Ning anoncis marde, ke ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Qin Gang vizitos Birmon kaj vojaĝos al Hindio por ĉeesti kunvenon de ministroj pri eksterlandaj aferoj de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo (ŜKO) de la 2a ĝis la 5a de majo.

Responde al rilataj demandoj, proparolanto de la ministerio diris, ke Qin vizitos Birmon por efektivigi la rezultojn de la vizito de ĉina prezidanto Xi Jinping al la lando en januaro 2020, profundigi pragmatan kunlaboron en ekonomio, vivteno kaj aliaj kampoj kaj subteni la landon en konservo de stabileco, renormaligo de ekonomio, plibonigo de popola vivteno kaj atingo de daŭripova disvolviĝo.

La proparolanto diris ankaŭ, ke la kunveno de ministroj pri eksterlandaj aferoj de la ŜKO okazos en Panaji, ĉefurbo de la hinda ŝtato Goa, de la 4a ĝis la 5a de majo. Dum la kunveno Qin kaj ministroj pri eksterlandaj aferoj el aliaj membroj de la ŜKO interŝanĝos opiniojn pri internacia kaj regiona situacio kaj kunlaboro de la organizo en diversaj kampoj kaj faros preparon por ĉi-jara pintkunveno de la organizo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree