Enlanda kritiko pliiĝas pro vizito de sudkorea prezidento al Usono
Lucia Publikigita: 2023-05-02 16:33:57

Kiam sudkorea prezidento Yoon Suk-yeol dimanĉe finis sian semajnan viziton al Usono, pliiĝis enlanda kritiko, ke Seulo la unua plifortigas la novan Malvarman Militon en Nordorient-Azio.

Woo Su-keun, estro de la Instituto de Orientaziaj Studoj de Koreio, diris, "Sud-Koreio montras signojn de regreso al diplomatio de malvarma milito." Li diris ankaŭ, ke la vizito ne elpensis substancan solvon al la nuklea krizo en la Korea Duoninsulo.

Woo opiniis, ke la problemo en la regiono devas esti solvita de la landoj en la regiono. Li emfazis, ke tio estas tre nedezirinda por regionaj sekureco kaj stabileco, ke nukleaj armiloj aŭ pintaj armiloj estas ofte alportitaj al la Korea Duoninsulo, malgraŭ iu ajn lando aŭ la uzata metodo 

Shin Jin-wook, profesoro pri sociologio en Universitato Chung-Ang, diris en artikolo kiu estis publikigita en ĵurnalo Hankyoreh, ke Sud-Koreio fariĝis "nova faciliganto de la Malvarma Milito" de politiko en la duoninsulo, en Orienta Azio kaj eĉ en la mondo.

Shin diris, ke la registaro de Yoon la unua plifortigas kaj kompletigas la novan Malvarman Militon, prefere ol serĉi malpliigon de streĉecon en la duoninsulo.

En la artikolo, Shin diris ankaŭ, ke la registaro de Yoon donis ĉion, kion la usonaj kaj japanaj malcedemuloj deziris, igante Sud-Koreion malforta lando sen ajna regado, partopreno aŭ memstareco.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree