Lunde en Pekino, ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Qin Gang renkontiĝis kun Noeleen Heyzer, speciala sendito de ĝenerala sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj (UN) al Birmo.
Qin diris, ke kun internaj kaj eksteraj faktoroj interligitaj, la birma demando estas kompleksa kaj ne havas "rapidan solvon." Li alvokis la internacian komunumon respekti la suverenecon de Birmo kaj subteni ĉiujn partiojn en Birmo, en la konstitucia kaj jura kadro, por superponti diferencojn kaj rekomenci la politikan transiran procezon per politika dialogo.
Li emfazis la bezonon agi prudente kaj pragmate por malebligi la eskaladon kaj vastigon de la krizo, aldonante, ke Ĉinio plu subtenos kaj helpos la specialan senditon en ŝia mediacio.
Heyzer diris, ke la penado solvi la birman demandon devas esti gvidata de Birmo, kaj la volo de ĝia popolo devas esti respektata.
La speciala sendito diris ankaŭ, ke la UN aprezas la gravan rolon de Ĉinio por antaŭenigo de la solvado de la birma demando kaj esperas, ke Ĉinio plu kontribuos al la paco, stabileco kaj disvolviĝo de Birmo.