Laŭ raporto de la ŝtata novaĵ-agentejo SANA, merkrede Irana prezidento Ebrahim Raisi atingis Sirion kun ĉefaj ministroj, kio markis la unuan viziton de irana prezidento al Sirio ekde la komenco de la siria milito en 2011.
Raisi estis bonvenigata de oficialuloj de siriaj ministerio pri eksterlandaj aferoj kaj reprezentantoj de la siria prezidento en la Damaska Internacia Flughaveno.
SANA diris ankaŭ, ke dum la du-taga vizito, la irana prezidento faros ampleksajn politikajn kaj ekonomiajn interparolojn kun siria prezidento Bashar Al-Assad, kaj subskribos kelkajn interkonsentojn.