Ĉinio kaj Birmo konsentas antaŭenigi ampleksan strategian kunlaboron
Yu Publikigita: 2023-05-03 15:56:56

Ĉinio kaj Birmo marde konsentis plue antaŭenigi ampleksan strategian kunlaboron inter la du landoj.

En renkontiĝo kun birma gvidanto Min Aung Hlaing en la birma ĉefurbo, ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Qin Gang diris, ke Ĉinio atribuas grandan gravecon al siaj rilatoj kun Birmo, ĉar la du najbaroj dividas fratan amikecon.

Qin diris, ke Ĉinio volas kunigi manojn kun Birmo por konstrui ĉina-birman komunumon kun komuna estonteco kaj esti la unuaj efektivigi la Tutmondan Disvolvan Iniciaton, la Tutmondan Sekurecan Iniciaton kaj Tutmondan Civilizacian Iniciaton. Ĉinio sincere esperas, ke Birmo realigos stabilecon kaj nacian disvolviĝon, kaj subtenas Birmon en esploro de disvolva vojo kun birmaj trajtoj, kiu taŭgas al ĝiaj naciaj kondiĉoj. Li aldonis, ke Ĉinio subtenas Birmon progresigi sian politikan transiran procezon kaj apogas koncernajn partiojn en la lando konvene trakti diferencojn kaj serĉi nacian repaciĝon sub la konstitucia kaj jura kadro. La internacia komunumo devas respekti la suverenecon de Birmo kaj ludi konstrueman rolon por helpi Birmon atingi pacon kaj repaciĝon.

Min Aung Hlaing diris, ke en la preskaŭ 70 jaroj depost kiam Birmo kaj Ĉinio starigis diplomatiajn rilatojn, la du landoj ĉiam konservis la tendencon de disvolviĝo kaj atingis fruktodonajn rezultojn. Birmo pretas labori kun Ĉinio por plibonigi birma-ĉinan amikecon kaj kunlaboron, kaj aktive konstrui birma-ĉinan komunumon kun komuna estonteco. Li aldonis, ke Birmo aprezas la objektivan kaj senpartian pozicion de Ĉinio pri Birmo-rilataj demandoj kaj bonevigas Ĉinion ludi pli grandan rolon.

Dum sia vizito, Qin ankaŭ renkontiĝis kun eksa prezidanto de la Birma Ŝtata Konsilio pri Paco kaj Disvolviĝo Than Shwe kaj birma ministro pri eksterlandaj aferoj Than Swe.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree