Ĉinio gratulas Uzbekion pro la glata referendumo pri ĝia nova konstitucio, laŭ rimarkoj de proparolanto de la Ministrrio pri Eksterlandaj Aferoj.
"Ni kredas, ke sub la gvidado de prezidento Shavkat Mirziyoyev, la uzbeka popolo atingos pli grandan progreson sur ĉiuj frontoj en la reformaj kaj disvolvaj klopodoj de la nacio,” diris proparolanto de la ministerio.
La proparolanto diris ankaŭ, ke kiel amika najbaro kaj ampleksa strategia partnero, Ĉinio alte taksas siajn rilatojn kun Uzbekio, kaj pretas labori kun Uzbekio por profundigi reciprokprofitan kunlaboron en diversaj kampoj kaj strebi al novaj atingoj en konstruado de ĉina-uzbeka komunumo kun komuna estonteco.
Uzbekio okazigis referendumon dimanĉe, kiu aprobis amendojn al la konstitucio de la lando. La nova konstitucio validiĝis lunde.