La Ministerio pri Transportado prognozis merkrede, ke la pasaĝera kvanto traktita de la komerca transporta reto de Ĉinio dum la ferioj de la Unua de Majo eble atingus pli ol 270 milionojn da vojaĝoj, aŭ ĉiutagan averaĝon de 54,04 milionoj, kreskante je 162,9% kompare kun la sama periodo de la lasta jaro.
La ministerio diris, ke dum la kvin-tagaj ferioj finiĝantaj merkrede, la unuaj tiaj ferioj post kiam Ĉinio optimumigis siajn respondajn rimedojn kontraŭ KOVIM-19, la ĉiutaga averaĝo de fervojaj pasaĝeraj vojaĝoj de la lando eble atingus 18,18 milionojn, kreskante je 464,4% kompare kun la sama periodo de la lasta jaro.
Ĝi diris, ke la ĉiutaga averaĝo de pasaĝera fluo per aviadiloj eble atingus 1,88 milionojn da vojaĝoj, pliiĝante je 507,4% kompare kun la sama periodo de la lasta jaro, dum la nombroj por aŭtovojoj kaj akvovojoj eble kreskus je 99,1% kaj 114,2% respektive.