Laŭ lastatempa opinisondo de la usona esplorcentro Pew, plej multaj usonanoj estas pesimismaj pri la stato kaj evoluperspektivoj de Usono.
La opinisondo estis farita de la 27a de marto ĝis la 2a de aprilo inter 5 079 usonaj plenkreskuloj kun larĝaj reprezentantecoj.
Laŭ la enketo, antaŭrigardante la perspektivojn de Usono en 2050, 66% de la intervjuitoj opinias, ke la usona ekonomio malkreskos, 77% antaŭdiras, ke politikaj diverĝoj pliintensiĝos, 81% antaŭdiras, ke la interspaco inter riĉuloj kaj malriĉuloj larĝiĝos, kaj 71% el ili opinias, ke la monda statuso de Usono malkreskos.
La enketo montras ankaŭ, ke eĉ 80% de la intervjuitoj estas malkontentaj pri la stato de Usono. Pli kaj pli da homoj kredas, ke la usona ekonomio malboniĝos en 2024.