Proparolanto de la Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj, Mao Ning, anoncis ĵaŭde, ke laŭ la invito de la reĝo Charles III de Britio, Han Zheng, speciala reprezentanto de prezidanto Xi Jinping, ĉeestos la kroniĝan ceremonion de la reĝo, kiu okazos la 6an de majo en Londono.
Mao anoncis ankaŭ, ke laŭ la invito de la registaroj de Portugalio kaj Nederlando, Han vizitos la du landojn de la 7a ĝis la 12a de majo.