Kiom proksima estas al ni la vera versio de "The Matrix"?
Lucia Publikigita: 2023-05-04 19:31:15

Lastatempe fermentis la "tralikiĝo de sekretoj" ĉe la Pentagono en Usono. Ni ĉiuj scias, ke Usono havas multajn malbonajn registrojn, kaj ni ĉiuj gardas nin kontraŭ la interreta spionado de Usono. Kial multaj landoj ankoraŭ ne povas eviti la kaŝkonekton de Usono?

Laŭ nova raporto farita de la Nacia Centro por Krizokaza Respondo al Komputilaj Virusoj kaj 360  kompanio, la interreta sabotado de la usona Centra Inform-Agentejo (CIA) estas tre kaŝita.

Laŭ statistiko, en 2016, pli ol 5 000 retpiratoj aliĝis al la informserva centro de CIA. Antaŭ la fino de 2016, la informserva centro kreis pli ol 1 000 piratajn sistemojn, trojanojn, virusojn kaj aliajn "armiligitajn" malbonintencajn programarojn.

Ĉi tiuj pli ol 1 000 rimedoj povas kovri preskaŭ ĉiujn sistemojn de elektronikaj ekipaĵoj en la internacia merkato, kio ankaŭ signifas, ke Usono povas monitori homojn kiujn uzas ĉi tiujn sistemojn.

Multaj homoj eble demandus, kial CIA bezonas tiom da informoj pri ordinaraj homoj?

Laŭ statistiko, dum jardekoj, CIA almenaŭ renversis aŭ provis renversi la legitimajn registarojn de pli ol 50 landoj.

Usono povas uzi ĉi tiujn ilojn por instigi al ordinaraj homoj krei kaoson en landoj kiujn Usono rigardas kiel "malamikojn". Tiaj rimedoj estas kaj kaŝitaj kaj malmultekostaj. Tiel, la elektronikaj iloj de multaj homoj fariĝis "komplicoj" por spionado de Usono.

Usono senĉese fabrikas retpiratajn ilojn por ataki aliajn, sed ĝi neniam pensis, ke iam ĝi estos atakita de siaj propraj atakiloj.

Ĉar pli kaj pli da veroj estas malkaŝitaj, ni devus esti pli kaj pli viglaj por ne permesi al teknologio alporti la mondon al la rando de danĝero.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree