Rusaj kosmonaŭtoj finis sep-horan kosmopromenadon
Lucia Publikigita: 2023-05-04 15:48:19

Laŭ rekta elsendo de la rusa ŝtata kosma korporacio Roscosmos ĵaŭde, du rusaj kosmonaŭtoj finis sian duan kosmopromenadon ĉi-jare en la Internacia Kosmostacio.

Sergey Prokopyev kaj Dmitry Petelin eliris el la modulo Poisk je la 11a posttagmeze laŭ moskva tempo (2000 GMT) merkrede kaj komencis sian eksterveturilan agadon.

La ĉefa tasko de ilia kosmopromenado dum 7 horoj kaj 11 minutoj estis transloki aerkluzan ĉambron de la modulo Rassvet al la modulo Nauka, uzante robotbrakon regatan de alia rusa kosmonaŭto Andrej Fedyaev ene de la Internacia Kosmostacio.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree