Ĉinio, Centra kaj Orienta Eŭropo havas pli proksimajn ekonomiajn ligojn
Lucia Publikigita: 2023-05-05 15:47:11

Iu altranga komerca oficisto diris vendrede, ke komercaj kaj ekonomiaj ligoj inter Ĉinio kaj landoj de Centra kaj Orienta Eŭropo rapide disvolviĝis dum la pasinta jardeko.

Li Fei, vicministro pri komerco, diris en gazetara konferenco, ke ĝis nun, dudirekta investo inter Ĉinio kaj landoj de Centra kaj Orienta Eŭropo atingis preskaŭ 20 miliardojn da usonaj dolaroj.

Li diris, ke la rekta investo de Ĉinio en landoj de Centra kaj Orienta Eŭropo altiĝis je 148 procentoj en la unua trimestro de la kuranta jaro, kompare kun tiu en la sama periodo de la pasinta jaro.

Li aldonis, ke Ĉinaj kompanioj volas investi en ĉi tiuj regionoj en kampoj kiel aŭtopecoj, hejmaj aparatoj, medicino, loĝistiko, energio kaj mineraloj.

De la 16a ĝis la 20a de majo, la tria Ekspozicio kaj Internacia Foiro pri Konsumo de Ĉinio kaj Landoj de Centra kaj Orienta Eŭropo okazos en Ningbo,ĉina orienta provinco Zhejiang.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree