Viglaj vojaĝoj dum ferioj pruvas ekonomian konfidon de Ĉinio
Yu Publikigita: 2023-05-05 15:44:30

Fervojaj vojaĝoj en Ĉinio atingis rekordan nombron la 29an de aprilo, la unuan tagon de la ferioj de la Unua de Majo. La Ministerio pri Transportado prognozis merkrede, ke la pasaĝera kvanto traktita de la komerca transporta reto de Ĉinio dum la ferioj de la Unua de Majo eble atingus pli ol 270 milionojn da vojaĝoj, aŭ ĉiutagan averaĝon de 54,04 milionoj, kreskante je 162,9% kompare kun la sama periodo de la lasta jaro. Ankaŭ alilandaj amaskomunikiloj fokusiĝis al la ĉina ekonomio en la pasintaj tagoj. “Estas inspira signalo,” la ĵurnalo The Wall Street Journal citis rimarkojn de loĝanto en Ŝanhajo, “Vi devas uzi vekhorloĝon por akiri trajnan bileton.”

Dum la ferioj de la Unua de Majo, la fervoja kompanio araĝis specialajn trajnojn por plej vizitataj turismaj cellokoj. Laŭ oficialaj donitaĵoj, entute 274 milionoj da vojaĝoj estis faritaj en la lando dum la ferioj, kreskante 70,83% kompare kun la sama periodo de la lasta jaro. Dum la periodo, la turisma enspezo kalkuliĝis al 148,056 miliardoj da juanoj, kun pliiĝo de 128,9%, kaj hotalaj mendoj sur turismaj platformoj dekoble kreskis kompare kun la sama periodo de la lasta jaro.

Krom la prospera kultura kaj turisma merkato, ankaŭ restoracioj kaj aliaj vivservaj sektoroj estis vigloplenaj. Laŭ datumoj de retkomerca platformo, en la unuaj tri tagoj de la ferioj, la interreta ĉiutaga konsumo de la vivserva sektoro de Ĉinio pliiĝis je 133% kompare kun la sama periodo en 2019, markante la plej vigloplenajn feriojn de la Unua de Majo en kvin jaroj. La mendoj de iuj restoracioj superis 1 000 tablojn. Krome, dum la periodo, la totala bilet-enspezo de filmoj superis 150 milionojn da juanoj.

Kun la optimumigo kaj reĝustigo de en- kaj el-iraj politikoj, ĉinaj turistoj estigis la instensan popularan interesiĝon pri eksterlandaj vojaĝoj dum la ferioj. Laŭ donitaĵoj el vojaĝaj platformoj, la kvanto de mendoj por eksterlandaj vojaĝoj en la ĉina ĉeftero 18-oble pliiĝis kompare kun la sama periodo de la lasta jaro, kun Tajlando, Maldivoj, Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj (UAE) kaj aliaj landoj kiel popularaj cellokoj. Estro de loka vojaĝagentejo en UAE diris, "La reveno de ĉinaj turistoj akcelas la ekonomian renormaligon de turismaj landoj kiel UAE.

Ĉi-jare Ĉinio prioritatigis la renormaligon kaj grandigon de konsumo kaj adoptis serion de politikoj por grandigi enlandan postuladon, antaŭenigi konsumon, pliigi la enspezon de loĝantoj kaj plibonigi la konsuman medion. La Ministerio pri Komerco de Ĉinio difinis 2023 kiel la Jaron por Akcelo de Konsumo, kun preskaŭ 300 aranĝoj de diversaj departementoj kaj regionoj, rapidigante la renormaligon de la konsuma merkato.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree