La Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj de Ĉinio diris ĵaŭde, ke reteno kaj subpremo ne povas malhelpi la disvolviĝon de Ĉinio, sed nur plifortigas ĝian decidon kaj kapablon serĉi sinapogon kaj teknologian novigon.
La proparolanto de la ministerio Mao Ning faris la rimarkojn en regula gazetara konferenco responde al la aserto de la prezidanto de la Usona Asocio de Duonkonduktaĵa Industrio John Neuffer en intervjuo kun la novaĵ-agentejo Bloomberg, ke la usona mikrocirkvita industrio ankoraŭ bezonas Ĉinion malgraŭ la "nacia sekureco" de ĝia registaro, ĉar Ĉinio estas la plej granda merkato por la usonaj mikrocirkvitaj kompanioj.
Mao diris, ke fakte, Ĉinio estas la plej granda duonkonduktaĵa merkato de la mondo, kaj efektivigi malkuplon kontraŭ Ĉinio perturbas merkatan konduton kaj ne konformas al interesoj de iu ajn partio.
Ŝi atentigis, ke en sia serĉado de unuarangeco, Usono troigis la koncepton de nacia sekureco kaj misuzis limigajn rimedojn por restrikti la eksportadon al Ĉinio. Usono ne nur subpremas kaj retenas Ĉinion, sed ankaŭ intencas forpreni la rajtojn de ĉiuj evoluantaj landoj pri realigo de scienca kaj teknologia progreso, por ke ili restu ĉe la pli malalta fino de la industria ĉeno.