Qin Gang ripetas alvokon al paca intertraktado por solvi ukrainan krizon
Lucia Publikigita: 2023-05-05 15:49:48

Ĉina ŝtata konsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Qin Gang ĵaŭde ripetis la kernan pozicion de Ĉinio pri antaŭenigo de paca intertraktado por helpi atingi la politikan solvon de la ukraina krizo.

Qin faris la rimarkojn dum sia renkontiĝo kun rusa ministro pri eksterlandaj aferoj Sergei Lavrov flanke de la konferenco de Ministroj pri Eksterlandaj Aferoj de Ŝanhaja Kunlabora Organizo en Barato.

Qin diris al sia rusa paralelulo, ke Ĉinio volas konservi komunikadon kaj kunordigon kun Rusio por fari palpeblan kontribuon al la politika solvo de la krizo.

Lavrov diris, ke Rusio zorgas la starpunkton de Ĉinio pri la politika solvo de la ukraina krizo, kaj aldonis, ke Rusio konsentas kun la principa pozicio de Ĉinio kaj pretas konservi proksiman komunikadon kun Ĉinio en sincera maniero.

Lavrov rimarkis, ke Rusio pretas kunlabori kun la ĉina flanko por plifortigi kunlaboron en diversaj kampoj kaj puŝi la rilatojn inter la du landoj al pli alta nivelo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree