Xi emfazis modernigon de industria sistemo kaj altkvalitan disvolvon de loĝantaro
Ema Publikigita: 2023-05-06 10:52:36

Ĉina prezidanto Xi Jinping vendrede emfazis rapidigi la konstruadon de la moderna industria sistemo de Ĉinio, depende de reala ekonomio, kaj antaŭenigi ĉinan modernigon kun subteno de altkvalita disvolvo de loĝantaro.

Xi, ankaŭ generala secretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), prezidanto de la Centra Milita Komisiono, kaj direktoro de la Centra Komisiono por Financaj kaj Ekonomiaj Aferoj (CKFEA), faris la rimarkojn dum la unua kunveno de la CKFEA sub la 20a Centra Komitato de KPĈ.

Xi diris, ke moderna industria sistemo estas la materia fundamento de moderna lando, kaj la fokuso de ekonomia kresko devas esti sur la reala ekonomio por liveri solidan materian fundamenton por ke Ĉinio realigu la duan centjaran celon.

Xi diris, ke la disvolviĝo de loĝantaro estas grava afero rilata al la granda rejuniĝo de la ĉina nacio, kaj ni devas fari klopodojn por plibonigi la ĝeneralan kvaliton de la loĝantaro por subteni ĉinan modernigon.

Aliaj ĉinaj gvidantoj, inkluzive de Li Qiang, Cai Qi, kaj Ding Xuexiang, ĉeestis la kunvenon.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree