Xi, Peng Liyuan gratulas la britan reĝon Charles la 3a, reĝinon Camilla pro ilia kronado
Ema Publikigita: 2023-05-06 18:56:00

Ĉina prezidanto Xi Jinping kaj sinjorino Peng Liyuan, edzino de Xi, sabate sendis gratulmesaĝon al britaj reĝo Charles la 3a kaj reĝino Camilla pro ilia kronado.

En sia mesaĝo, Xi kaj Peng diris, ke la mondo spertas profundajn kaj kompleksajn ŝanĝiĝojn, kaj la internacia komunumo alfrontas multajn senprecedencajn defiojn. Ĉinio kaj Britio, ambaŭ konstantaj membroj de la Sekureca Konsilio de UN, devas preni longtempan kaj strategian perspektivon por kune antaŭenigi la historian tendencon de paco, disvolvado kaj kungajna kunlaboro. Ĉinio volas kunlabori kun Britio por plifortigi amikecon de la du popoloj, plivastigi reciproke utilan kunlaboron kaj profundigi interpopolajn kaj kulturajn interŝanĝojn, por alporti pli da avantaĝoj al la du landoj kaj la mondo kun stabilaj kaj reciproke utilaj rilatoj inter Ĉinio kaj Britio.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree