Eksporta negocosumo de 133a Kantona Foiro estis 21,69 miliardoj da usonaj dolaroj
Ema Publikigita: 2023-05-06 18:46:44

La fizika ekspozicio de la 133a Ĉina Importa kaj Eksporta Foiro (Kantona Foiro) vendrede finiĝis en Kantono, kaj la reta platformo daŭre funkcias normale.

La tuta ekspozicia areo de la ĉi-jara Kantona Foiro atingis 1,5 milionojn da kvadrataj metroj, kun 35 mil kompanioj fizike partoprenantaj. Entute pli ol 2,9 milionoj da homoj eniris la ekspoziciejon. Ĉiuj tiuj nombroj atingis novan rekordon.

La evento altiris eksterlandajn aĉetantojn el pli ol 220 landoj kaj regionoj virtuale kaj ĉeeste. Preskaŭ 130,000 aĉetantoj ĉeestis la virtualan ekspozicion, kun proksimume duono venanta de landoj laŭ la Zono kaj Vojo.

La eksporta negocosumo de ĉi tiu Kantona Foiro estis 21,69 miliardoj da usonaj dolaroj. La ekspozicejoj de industria aŭtomatigo kaj inteligenta fabrikado, nova energio kaj inteligentaj interretaj veturiloj, inteligenta vivo kaj aliaj novaj temoj estas aktivaj, kaj novigaj produktoj, verdaj kaj malaltkarbonaj produktoj estas tre popularaj. Multaj kompanioj diris, ke granda nombro da klientoj faris rendevuojn por viziti la fabrikon surloke, kaj la transakcio estas atendata daŭri post fermiĝo de la virtuala ekspozicio de la Kantona Foiro.

La diversaj datumoj dum la 133a Kantona Foiro spegulas la fortikecon kaj vivecon de la ekstera komerco de Ĉinio, indikante, ke la tutmonda komerca komunumo estas optimisma pri ĉina ekonomio kaj estas plena de fido pri profundigo de ekonomia kaj komerca kunlaboro en la estonteco.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree