Jen kiel “kodrompista imperio” faras malbonojn
CMG Publikigita: 2023-05-06 17:00:43

“Ni mensogas, ni trompas, ni ŝtelas.” Tiu klasika kaj fama frazo de usona politikisto pri CIA (laŭ anglaj komencliteroj: Central Intelligence Agency) cirkulas vaste. Fakte, post la eniro de la homaro en la interretan epokon, la frazo devus havigi al si postan duonon: “Ni subaŭskultas, ni atakas, ni agitas.”

Lastatempe la Ĉina Nacia Centro por Urĝa Traktado de Komputila Viruso kaj la kompanio 360 kune publikigis enketan raporton, en kiu oni malkovras, laŭ lavango da faktoj, informojn de fremdaj registaroj, kompanioj kaj individuoj, longe kolektitajn de CIA. Krome, CIA plenumis “pacan aliigon” kaj “koloran revolucion” en glob-anguloj kaj konstante spionis kaj ŝtelis sekretajn informojn. Oni jam vidas pli klare: “kodrompista imperio” efektive estas akra ungego, kiu senĉese formas minacon al la tutmonda sekureco kaj evoluo.

Post la fino de la malvarma milito, por solidigi sian unupolusan hegemonion Usono metas la atenton sur Interreton. En 1995 la Usona Nacidefenda Ministrejo elmetis la internan raporton “Interreto: Strategio kaj Taksado” kaj eksplicite indikis, ke Interreto povas esti uzata ataki. En la 21a jarcento, danke al la senlaca “klopodado” de ĉiuj usonaj registaroj, Usono posedis interretan strategian spacon kun la frapanta atak-nuanco. Kaj en tiu okazo CIA faris el si interretan kodrompiston, kaj elesploris interretajn ofendajn armilojn en granda nombro.

Teknologio servas al hegemonio, kaj ĉi-rilate Usono ne havas bazan sojlon. Laŭ statistiko, dum kelkaj dekjaroj CIA renversis aŭ provis renversi almenaŭ kvindek fremdajn registarojn, kaj tio provokis tumulton en koncernaj landoj. Per fortaj teknikaj funkcioj kaj rimedoj de Interreto kaj telekomuniko CIA planis kaj plenumis multege da “koloraj revolucioj” en diversaj lokoj de la mondo.

Dum tiu procezo tiu, kiu akiras pli da mono, pli da rimedoj kaj pli da povo, estas ja CIA. Ĝi estas kiel kancerĉelo, kiu povas seninterrompe disetendiĝas. Usono do estas la plej grandaj “kodrompista imperio” kaj “fonto de tumulto” mondskale. Sed oni vidu: la malbona rezulto el la friponaĵoj de CIA revenos al Usono mem.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree