OMS: KOVIM-19 ne plu estas internacia sankrizo
Ema Publikigita: 2023-05-06 17:07:34

La Monda Organizo pri Sano (OMS) diris vendrede, ke la epidemio KOVIM-19 ne plu konsistigas “publikan sankrizon de internacia zorgo”, kaj ĉesigis la plej altan nivelon de atentigo, kiu estis levita la 30an de januaro 2020 de la OMS .

La Urĝa Komitato de OMS okazigis kunvenon la 4an de majo por taksi la tutmondan epidemion. Tedros Adhanom Ghebreyesus, ĝenerala direktoro de OMS, faris la anoncon surbaze de la rezulto de la kunveno.

"Mi anoncas kun espero, ke la tutmonda sankrizo de la epidemio finiĝis." Tedros diris vendrede en virtuala gazetara konferenco.

Lastatempe, la ĝenerala tutmonda epidemia situacio montris malsupreniĝan tendencon. La imuneco de la loĝantaro pliboniĝis, la mortokvanto iom post iom malpliiĝis, la premo sur la tutmonda sansistemo malpliiĝis. En la plej multaj landoj, la vivo revenis al normalo same kiel en la pasinteco.

Li montris ankaŭ, ke "tio ne signifas, ke la novkronvirusa epidemio ne plu estas tutmonda sanminaco." Post kiam la novkronvirusa epidemio denove endanĝerigos la mondon, li ne hezitos voki fakulojn por taksi la situacion.

En la pasintaj tri jaroj, la mondo spertis multajn epidemiajn pintojn kaŭzitajn de variantoj kiel Alpha, Delta kaj Omicron. Laŭ datumoj de OMS, estas pli ol 760 milionoj konfirmitaj kazoj kaj pli ol 6.9 milionoj da mortoj tutmonde.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree