Pakistana prezidento Arif Alvi renkontiĝis kun Qin Gang
Ema Publikigita: 2023-05-06 17:09:37

Vendrede pakistana prezidento Arif Alvi renkontiĝis kun vizitanta ĉina ŝtata konsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Qin Gang en Islamabado.

Alvi petis al Qin Gang transdoni lian sinceran saluton al prezidanto Xi Jinping. Li esprimis, ke la amikaj rilatoj inter Pakistano kaj Ĉinio enradikiĝas en la profunda tradicia amikeco inter la du popoloj. Alvi diris, ke ju pli profunde ŝanĝiĝas la internacia situacio, des pli proksima kaj solida estas la amikeco inter Pakistano kaj Ĉinio, kaj la bona tradicio de oftaj interŝanĝoj inter la du landoj devas esti antaŭenigata.

Alvi diris, ke la pakistana flanko sincere dankas Ĉinion pro ĝia granda subteno al la klopodoj de Pakistano batali kontraŭ la pandemio, efektivigi postkatastrofan rekonstruadon kaj evakui transmarajn pakistananojn el la konflikto de Sudano.

Alvi emfazis, ke Pakistano firme sekvas la politikon de unu Ĉinio kaj subtenas Ĉinion pri aferoj koncernantaj al kerninteresoj, kiel pri suvereneco kaj teritoria integreco.

Alvi diris, ke la pakistana flanko esperas fari komunajn klopodojn kun Ĉinio por antaŭenpuŝi la konstruadon de Ĉina-Pakistana Ekonomia Koridoro (ĈPEK), kaj pliprofundigi kunlaboron pri agrikulturo, interkomunikado kaj teknologio. Li aldonis, ke la pakistana flanko klopodos por certigi la sekurecon de ĉinaj personoj kaj institucioj en Pakistano kaj pretas labori kun Ĉinio por paco kaj rekonstruado en Afganio

Qin Gang transdonis la korajn salutojn de prezidanto Xi Jinping al Alvi kaj diris, ke Ĉinio kaj Pakistano estas ĉiaveteraj strategiaj kunlaboraj partneroj. Li rimarkigis, ke firmigo kaj plifortigo de la duflanka fidela amikeco estas prioritato por la sinsekvaj registaroj de la du landoj.

Qin diris, ke Ĉinio ĉiam firme staras kun Pakistano, la ĉina flanko subtenas la unuecon, stabilecon, disvolvadon kaj prosperon de Pakistano, kaj subtenas Pakistanon por protekti la naciajn sendependecon, suverenecon kaj teritorian integrecon.

Qin diris, ke Ĉinio volas kunigi manojn kun Pakistano por efektivigi Tutmondan Disvolvan Iniciaton, Tutmondan Sekurecan Iniciaton kaj Tutmondan Civilizacian Iniciaton, profundigi reciproke utilan kunlaboron en diversaj kampoj, kune rezisti kontraŭ eksteraj riskoj kaj defioj, kaj solide antaŭenigi la ĉina-pakistanan komunumon kun komuna estonteco.

Qin rimarkigis, ke Ĉinio volas kunlabori kun Pakistano por antaŭenigi altkvalitan disvolvadon de la Iniciato Zono kaj Vojo, akceli la konstruadon de ĈPEK, profundigi kunlaboron en kampoj kiel industrio, agrikulturo, teknologio kaj prevento kaj mildigo de katastrofoj, kaj helpi Pakistanon restarigi sian ekonomion kaj plibonigi popolan vivon.

Qin diris, ke la du flankoj devas plifortigi interpopolajn kaj kulturajn interŝanĝojn, kaj Ĉinio bonvenigas pli elstarajn pakistanajn studentojn studi en Ĉinio. Li aldonis, la ĉina flanko pretas plifortigi komunikadon kaj kunordigon kun la pakistana flanko pri la afgana afero por antaŭenigi la pacon kaj procezon de rekonstruado en Afganio kaj kontribui al regiona stabileco kaj disvolviĝo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree