Franca kuiristo Corentin Delcroix: La mondo bezonas pli da interŝanĝo por interkompreno
Ĝoja Publikigita: 2023-05-07 18:01:44

Franca kuiristo Corentin Delcroix devenas de franca norda urbo Lillo kaj de sia infanceco li interesiĝas pri la Ooriento. Li rememoris, ke kiam li estis infano, en lia hejmloko troviĝis nur unu restoracio de ĉinaj manĝaĵoj, eble la kuirmaniero ne estis tipe ĉina, tamen ĝi ankoraŭ estis freŝa kaj ĝojigis lin per ĉinaj manĝ-kutimo. Li diris: "Mia urbo estas ne granda en Francio, tial tie estis nur unu restoracio de ĉinaj manĝaĵoj. Sed por mi estis tre freŝa la manĝ-kutimo de ĉinoj, kiel uzo de manĝbastonetoj kaj divido de manĝaĵoj."

En 2002 Corentin eklernis en Ĉinio la fakon de industria kaj komerca administrado. Dum kvarjara lernado lia intereso pri kuirado estis plene eligita de ĉinaj frandaĵoj. Poste li revenis al Francio kaj komencis sisteme lerni kuiradon en Instituto Paul Bocuse, kaj fininte la lernadon li eklaboris en stela restoracio de Michelin. Tiam Corentin sopiris al ĉinaj bongustaĵoj. "Mi de Pekino al Francio kunportis bronzan poton kun braĝujo, kiu estas aparte uzata por fari pekinan karakterizan manĝaĵon brogitan ŝafaĵon, por gustumi ĝin eĉ en Francio. Mi ankaŭ kuiris ĉinajn manĝaĵojn hejme, ekzemple ĉiusemajne mi stufis porkaĵon en sojo unufoje."

Okaze de laMonda Foiro en Ŝanhajo en 2010, Instituto Paul Bocuse fondis filion en la urbo, kaj pro sia lernoesperto en Ĉinio Corentin fariĝis la ĉefkuiristo de la filio kaj revenis al Ĉinio. Li diris, "Mi sentas, ke ŝanŜanhajohajahavas vastaninkluziveconestas tre vasta. Kiel fremdlandano mi estas bonvenigata, kio estas tre grava. Ĉinio havas grandan teritorion kaj ĉiuj provincoj, regionoj kaj municipoj havas proprajn karaterizajn manĝaĵojn. Mi povas tagmeze gustumi manĝaĵojn xinjiang-ajn kaj vespere sichuan-ajn. Pro tio mi tute ne volas foriri."

De la lastaj pli ol dek jaroj Ŝanhajo kontinue esploras altnivelan malfermon, akcelas altkvalitan disvolvon kaj dividas ĉinajn oportunojn kun la resto de la mondo. Corentin diris: "Grande ŝanĝiĝis Ŝanhajo de 2010 ĝis 2023. Nun en la urbo troviĝas amaso da farmejoj plantantaj legomojn bezonatajn de kuirado de eŭropaj manĝaĵoj, inter ili multaj estas raraj eĉ en Eŭropo. Abundas komerco inter Ĉinio kaj la resto de la mondo, kaj en Ĉinio mi povas aĉeti bovaĵon kaj ŝinkon faritajn de Francio, kaj aĉeteblas ĉiaj materialoj por eŭropaj pladmanĝaĵoj. Ankaŭ elektoj estas abundaj, konsumantoj povas gustumi pli kaj pli tipajn francajn manĝaĵojn."

Nun Corentin servas kiel blogisto pri frandaĵoj kaj lia vivo plenas de brulligno, rizo, oleo, salo, sojo, vinagro kaj teo, sed li gaje dronas en tia vivo. Ĉiutage multaj ŝatantoj atendas lin ĉe ekrano, kaj li instruos ilin bongustaĵojn unu post unu per ne tre lertanorma ĉinlingva parolo. Corentin ĉiam sin dediĉas al popularigo de pladoj kun kaj ĉinaj kaj eŭropaj trajtoj. Laŭ li, nur disvolvo dankas de ŝanĝo, kaj tio enkorpigas reciprokan lernadon de civilizacioj.

"Mi ofte uzas italan nigran vinagron kaj aldonas ĉokoladon farante ĉinan pladon dolĉan kaj acidan porkaĵon por ke ĝi havu apartan guston. En Francio mi multe faras ĉinajn pladojn kaj ofte ricevas la demandojn ‘Kial vi tiel faris la pladon?’ ‘De kie la plado venas’…Pro tio mi sentas, ke necesas pli da interŝanĝoj en la mondo, nur per tio oni povas interkompreni unu la alian. Mi esperas per la interŝanĝoj de manĝaĵoj pliigi amikecon inter Francio kaj Ĉinio."

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree