La 6an de majo laŭ la loka tempo, en komerca kvartalo ĉe antaŭurbo de Dallas, Teksaso, okazis pafado. Nun en la pafevento mortis naŭ homoj inkluzive de pafinto, inter kiuj estis infano. Estis sep vunditoj, kiujn oni jam sendis al hospitalo.
Vidatestanto asertis, ke ĉeokaze la pafanto uzis sturmofusilon kaj trapafis civilulojn, kaj tiam oni aŭdis almenaŭ tridek sonojn de pafado. Kiam policanoj alvenis, la pafanto mortis pafite. La loka polico diris, ke sep homoj, inkluzive de la pafinto, surloke mortis, kaj naŭ senditas al hospitalo. Poste du pereis tie.
La polico indikis, ke la suspektato sola faris krimon. La esplorado pri la afero ankoraŭ iras.