Dimanĉe posttagmeze, reprezentantoj de kelkaj sudkoreaj civilaj societoj venis antaŭ la prezidentejo en Seulo por protesti kontraŭ la vizito de japana ĉefministro Fumio Kishida al Sud-Koreio.
La manifestaciantoj diris, ke Usono, Japanio kaj Sud-Koreio rapide proksimigas siajn diplomatiajn rilatojn kaj antaŭenigas kunlaboron kiel en la divido de militaj informoj, kio ne utilas al paco kaj stabileco sur la Korea Duoninsulo. Anstataŭe ĝi pli streĉos la situacion de la regiono kaj eĉ metis la regionon en riskon de milito.
Japana ĉefministro Fumio Kishida dimanĉe tagmeze atingis Sud-Koreion kaj komencis sian dutagan viziton. Li interparolos kun sudkorea prezidento Yoon Suk-yeol pri temoj kiel ekonomia kaj komerca kunlaboro, popolaj interŝanĝoj kaj regiona sekureca situacio.