Qin Gang ĉeestis la 5an Ĉina-afgana-pakistanan Tripartan Dialogon de Ministroj pri Eksterlandaj Aferoj
Ema Publikigita: 2023-05-07 16:48:13

Sabate ĉina ŝtata konsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Qin Gang, pakistana ministro pri eksterlandaj aferoj Bilawal Bhutto Zardari kaj aganta ministro pri eksterlandaj aferoj de la afgana provizora registaro Amir Khan Muttaqi ĉeestis la 5an Ĉina-afgana-pakistanan Tripartan Dialogon en Islamabado.

Qin diris, ke la sukceso de la Dialogo de ministroj pri eksterlandaj aferoj markis rekomencon de la Ĉina-afgana-pakistana triparta kunlabora mekanismo. Li diris ankaŭ, ke kiel unu el la tradiciaj amikaj najbaroj kunligitaj de komunaj montoj kaj riveroj, Ĉinio ĉiam donis gravecon al disvolvado de amikaj rilatoj kun Afganio kaj Pakistano, kaj volas kune kun Afganio kaj Pakistano klopodi por efektivigi la Tutmondan Disvolvan Iniciaton, Tutmondan Sekurecan Iniciaton kaj Tutmondan Civilizacian Iniciaton per duflankaj kaj triflankaj kunlaboraj mekanismoj.

Qin aldonis, ke Ĉinio volas kunhavi disvolvajn ŝancojn, alfronti sekurecajn defiojn kaj antaŭenigi la progreson de civilizacio kune kun la du landoj por doni ekzemplon de kunlaboro de najbaroj flanke de traktado pri malgrandaj, multflankaj kaj tiklaj aferoj, kaj por konservi kaj antaŭenigi la stabilecon kaj prosperon de la regiono.

Muttaqi kaj Bilawal diris, ke Afganio kaj Pakistano volas aktive antaŭenigi triflankan kunlaboron, ellabori vojmapon por kunlaboro en kampoj kiel politiko, sekureco kaj ekonomio, protekti la komunajn interesojn de la tri landoj, atingi reciprokan profiton kaj kungajnajn rezultojn kaj alporti profitojn al la popoloj de la tri landoj kaj aliaj landoj en la regiono.

La tri ministroj pri eksterlandaj aferoj konsentis subteni bonan najbarecon kaj amikecon, profundigi politikan reciprokan konfidon, respekti reciproke suverenecon kaj teritorian integrecon kaj ĝuste trakti diferencojn kaj disputojn per egala interkonsiliĝo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree