Internacia Komunumo alte taksas komunan konstruadon de vivkomunumo de Homo kaj naturo
Ĝoja Publikigita: 2023-05-07 18:13:38

Ĉina prezidanto Xi Jinping deklaris en la 75-a ĝenerala asembleo de Unuiĝintaj Nacioj septembre de 2020, ke Ĉinio klopodos por antaŭ 2030 realigi kulminon de ellaso de karbona dioksido kaj antaŭ 2060 realigi karbonan neŭtrecon. Tion grandioza celo laŭdis Petteri Taalas, ĝenerala sekretario de Monda Meteorologia Organizo. Li samtempe montris, ke Ĉinio fariĝis gvidanto de la mondo pri investo de regeneraj energioj. Li diris, "Ĉinio deklaris antaŭ 2060 realigi karbonan neŭtrecon, kio estas bona informo. Lastajn jarojn Ĉinio jam fariĝis gvidanto de la mondo pri investo de regeneraj energioj, samtempe grava eksportando de sunenergia fotovolta teknologio."

Ĉinio ne nur persone agas por propra malaltkarbona disvolvo, sed ankaŭ akcelis aktive komunan solvon de la internacia komunumo pri defioj. En la 21-a konferenco de subskribintoj de Kadra Konvencio pri Klimata Ŝanĝiĝo de la Unuiĝintaj Nacioj decembre de 2015 oni aprobis la Parizan Interkonsenton, kiu faris aranĝon por solvo de klimata ŝanĝiĝo post 2020. Ĉinio ne nur ludis gravan rolon por atingi la interkonsenton, sed ankaŭ aktive interpacigis intertraktadojn rilatajn al plenumado de la interkonsento. En la 25-a konferenco de subskribintoj de Kadra Konvencio pri Klimata Ŝanĝiĝo de la Unuiĝintaj Nacioj en 2019, Petteri Taalas, ĝenerala sekretario de Monda Meteorologia Organizo diris: "Ni diskutis kun ĉeestantoj de la konferenco. Mi opinias, ke ni devas danki la ĉinan registaron pro ĝia forta helpo por atingi la Parizan Interkonsenton. Ĝuste pro helpo de Ĉinio, ni povas malfermi pordon de intertraktado."

Kiel membro de la Monda Meteorologia Organizo Ĉinio ankaŭ helpis evoluantajn kaj plej malevoluintajn landojn en aferoj meteorologiaj per sia reala agado. Asistanta ĝenerala sekretario de la organizo Zhang Wenjian konigis, "Ĉinio donacis al sep afrikaj landoj polande kunlaboran projekton valoran je du milionoj da usonaj dolaroj, kaj tio estas mejloŝtona en la organizo. Ĉinio kaj la organizo subskribis kunlaboran dokumenton pri la iniciato de komuna konstruado de Zono kaj Vojo. En la pli ol tridek jaroj Ĉinio kontinue invitis personojn de plej malevoluintaj landoj viziti Ĉinion por lerno, esploro kaj studo."

Tatiana Valovaya, ĝenerala sekretario de la UN en oficejo de Ĝenevo diris, ke nun la mondo alfrontas plurajn defiojn, kaj la temo de paco kaj disvolvo estis aldonita de pli profunda signifo, tre necesas persistado en dialogo, intertraktado kaj komuna trakto de defioj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree