Laŭ la informo de la Ĉina Agentejo de Homloĝata Spacoŝipo, la 7an de majo 2023 laŭ la pekina tempo, la kunmetaĵo de la varspacoŝipo Tianzhou-6 kaj la transporta raketo Changzheng-7 kun telegvidilo-7, starante, jam transportiĝis al lanĉejo.
Nun ĉiuj ekipaĵoj kaj aparatoj en la lanĉejo Wenchang restas en bona stato, kaj poste diversaj kontroloj kaj testoj por lanĉo estos plenumataj. Oni lanĉos ĝin, kiam la okazo taŭgos.