Qin Gang intervidiĝis kun usona ambasadoro Burns
Mirinda Publikigita: 2023-05-08 14:48:06

Lunde ĉina ŝtata konsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Qin Gang intervidiĝis kun usona ambasadoro en Ĉinio R.Nicholas Burns.

Qin diris, ke la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono havas gravan signifon ne nur al la du landoj, sed ankaŭ al la mondo. Novembre de 2022, ĉina prezidanto Xi Jinping kaj usona prezidento Joe Biden faris sukcesan renkontiĝon kaj atingis gravajn konsentojn en Bali-insulo. Tamen poste serio da eraraj agoj kaj esprimoj de Usono rompis la pozitivan dentencon de la ĉina-usonaj rilatoj, la dialoga kaj kunlabora tagordo difinita de la du flankoj estis ĝenata kaj la rilatoj inter la du landoj refoje estis frostigitaj. Nun la plej urĝa afero estas stabiligi la ĉina-usonajn rilatojn, eviti spiralan malpliboniĝon kaj preventi akcidentojn inter la du landoj. Tio devas esti la plej baza komuna kono de la du landoj kaj minimuma kondiĉo observata de la du grandaj landoj. Ĉinio esperas, ke Usono profunde sin ekzamenos, antaŭeniros kune kun Ĉinio en la sama direkto kaj antaŭenpuŝos la dulandajn rilatojn al normala orbito el stagno.

Qin diris, ke Usono devas ĝustigi sian konon pri Ĉinio, reveni al racio kaj fari, ke la du landoj progresigu unu la alian surbaze de propra disvolviĝo. Usono devas respekti la ruĝan linion de Ĉinio, ĉesigi damaĝon al la suvereneco, sekureco kaj disvolvaj interesoj de Ĉinio, precipe ĝuste trakti la tajvanan demandon kaj ĉesigi vanigon de la principo de unu Ĉinio kaj ĉesigi subtenon kaj toleron de separatisma forto de “sendependeco de Tajvano”.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree