Proparolanto de ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Hua Chunying anoncis, ke en la 18a kaj la 19a de majo en Xi’an, Shaanxi-provinco okazos la pintkunveno de Ĉinio kaj Centra Azio. Ĉina prezidanto Xi Jinping prezidos la pintkunvenon kaj dume kazaĥstana prezidento Kassym-Jomart Tokayev, kirgizia prezidento Kurmanbek Bakiyev, taĝika prezidento Emomali Rahm, turkmenstana prezidento Serdar Berdimuhamedov, uzbeka prezidento Shavkat Mirziyoyev laŭinvite ĉeestos la pintkunvenon.