La 7an de majo Nov-jorka Tempo (New York Times) raportis, ke antaŭ kelkaj monatoj estis publikigita novaĵo pri tio, ke enmigrintaj infanoj turniĝis al infanlaboristoj en Usono, la Kongreso de Usono ne plue solvis la demandon, tamen partioj longtempe disputis pri tiu temo. Iuj societoj pri demokratiaj rajtoj kaj parlamentanoj kritikis, ke la usona registaro politikigis ĉiujn demandojn, sed ne volas porti devigajn respondecojn.
La raporto diris, ke leĝdonado kontraŭ al dungado de infanlaboristoj akiris neniun progreson. Nun la leĝdonado ne estis subtenata de la Respublika Partio, kaj la Demokratia Partio estis multe ĝenata en multigo de kapitaloj al federaciaj departementoj por liveri al infanoj subtenajn servojn. Samtempe la du partioj revenis al kontraŭstara situacio kaj forlasis esperon por kunlabore solvi la misuzadon de infanlaboristoj.
Februare la ĵurnalo malkaŝis fakton de kontraŭleĝa dungado kaj deviga laborado de enmigrintaj infanoj kiel laboristoj en usonaj fabrikoj. Post du monatoj la dungado de infanlaboristoj en Usono ne estis plibonigita. Vizaĝe al duboj, la Blanka Domo, la Departemento pri Sano kaj Homaj Servoj kaj la Departemento pri Laboro forŝovis la respondecon unu al la alia kaj iuj laborantoj, kiuj faris avertojn, estis revenĝitaj.