La 7an de majo laŭ la loka tempo en Kairo de Egiptio, la Ligo de Arabaj Landoj okazigis ministronivelan urĝan kunvenon kaj konsentis restarigi membrecon de Sirio en la ligo.
Laŭ raporto, la decido signifas, ke Sirio povas tuj restarigi partoprenon en kunvenoj de la ligo. La Ligo de Arabaj Landoj akcentis preni praktikajn kaj efikajn rimedojn por solvi la sirian krizon.
Ĝenerala sekretario de la Ligo de Arabaj Landoj Ahmed Aboul Gheit diris, ke se siria prezidento akceptos la inviton, li povos partopreni en la pintkunveno de la ligo okazonta en Saud-Arabio.
Post okazo de la siria krizo en 2011, la Ligo de Arabaj Landoj ĉesigos membrecon de Sirio en la organizo kaj pluraj mezorientaj landoj fermis siajn ambasadorejojn en Sirio.