La raporto lastatempe publikigita de ĉina aŭtoritata retkontrola institucio montras, ke la usona CIA (laŭ anglaj komencliteroj: Central Intelligence Agency) konstante uzas Interreton por fari spionadon, subaŭskultadon, sekretan kontroladon, renverson de reĝimoj kaj aliajn subfosojn, kio vekis publikan indignon en diversaj landoj kaj vastan kritikon de internaciaj publikopinioj.
Tiu raporto farita de la Ĉina Nacia Centro por Urĝa Traktado de Komputila Viruso kaj la kompanio 360 malkovras, ke CIA longtempe kolektas informojn de alilandaj registaroj, kompanioj kaj civitanoj, organizas kaj gvidas sekretajn agojn translande, planas “koloran revolucion”. Laŭstatistike, dum kelkaj dekjaroj CIA renversis aŭ provis renversi pli ol kvindek laŭleĝajn registarojn.