Ĉefpaĝo Lucis Studio

Grava kunveno post la Unua de Majo fokusiĝas pri industrio kaj loĝantaro

Selena Publikigita:2023-05-08 17:38:16

En la pasinta semajno, Ĉinio okazigis la unuan kunvenon de la Centra Komisiono por Financaj kaj Ekonomiaj Aferoj (CKFEA) sub la 20a Centra Komitato de KPĈ. La grava kunveno eligis multajn informojn.

En la kunveno, oni fokusiĝis pri industrio kaj loĝantaro. Moderna industria sistemo estas materia fundamento por moderna lando, kiel rapidigu konstruadon de la moderna industria sistemo? La kunveno emfazis kvin“persistojn”kun eblaj malĝustaj ideoj: ni devas persiste meti ne-virtualan ekonomion super ĉion, evitante verŝajnecon; ni devas persiste progresigi ekonomion stabile, evitante ĉasi gigantismon; ni devas persiste disvolvi la tri industriojn kune, evitante ilian dispartiĝon; ni devas persiste akceli transformadon kaj plibonigon de tradiciaj industrioj, evitante ke ili, kiel “malaltnivelaj industrioj”, simple eliru el la merkato; ni devas persiste daŭrigi malfermon kaj reformon, evitante izolismon. Do sekve grave estas efektivigi tiujn“persistojn”.

Populacio estas grava afero rilata al la granda rejuniĝo de la ĉina nacio. Kiel akcelu ĝian altkvalitan disvolviĝon? La kunveno emfazas tri punktojn: kvalito de loĝantaro, skalo de loĝantaro kaj homaj rimedoj. t.e. oni devas altigi edukitecon de loĝantaro kaj doni grandan gravecon al teno de modera naskiĝokvanto, ĉio ĉi celas optimumigi homajn rimedojn kun bona klereco, sufiĉa kvanto, bona strukturo kaj ekvilibra distribuo. 

Unuvorte, oni devas fari klopodojn por plibonigi la ĝeneralan kvaliton de la loĝantaro por subteni ĉinan modernigon.