Lunde ĉina prezidanto Xi Jinping sendis kondolencan mesaĝon al ruanda prezidento Paul Kagame pro torenta ŝtorma katastrofo en la lando.
Xi diris, ke lastatempe Ruando suferis la pluvegon, kiu kaŭzis grandan vundon kaj morton de homoj kaj propraĵan perdon. Li, nome de la ĉina registaro kaj la popolo, esprimas profundan funebron al viktimoj kaj kondolencon al iliaj familianoj kaj la popolanoj en la trafitaj regionoj. Li kredas, ke Ruando certe venkos malfacilojn kaj rekonstruos la hejmon.