Marde proparolanto de ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj proklamis, ke iu diplomato de la kanada ĝenerala konsulejo en Ŝanhajo estas “nedezirata persono”.
Marde la kanada registaro anoncis “nedezirata” iun diplomaton de la ĉina ĝenerala konsulejo en Toronto. Ĉinio esprimis fortan kondamnon kaj firman oponon kaj prezentis seriozan trakton kaj fortan proteston.
Pri la senracia ago de Kanado, Ĉinio decidis preni kontraŭan rimedon kaj anoncis “nedezirata” konsulanton Jennifer Lalonde de la kanada ĝenerala konsulejo en Ŝanhajo kaj postulis, ke ŝi foriru el Ĉinio antaŭ la 13a de majo.