Amiris: Komenciĝis mia revo en Ĉinio
Ĝoja Publikigita: 2023-05-09 11:02:15

"Kiam mi renkontis la ĉinan lingvon tiam, mia vivo kiel peonio floras pompe en varma majo." Tiel parolis brazila fraŭlino Amiris Rodrigues Barros, kiu nun lernas en fakultato pri internaciaj rilatoj de Nankai-a Universitato en la ĉina nordorienta urbo Tianjin. Kiel diris Amiris, ŝia "neatendita renkontiĝo" kun la ĉina lingvo ĝuste okazis en majo, kiam peonio floras.

"Kiam mi lernis en supera mezlernejo, iu posttagmeze mi hazarde vidis lecionon de iu ĉina instruisto. Ŝiaj ĉinaj ideogramoj sur nigra tabulo plenis je mistero kaj beleco. Ŝi estas la unua ĉino, kiun mi renkontis, kaj ŝi estas tre amika kaj agrabla. Pro ŝia mildeco kaj dolĉa rideto lernantoj volas proksimiĝi al ŝi kaj koni ŝin, inkluzive de mi multaj lernantoj ŝatas ŝian lecionon. Ĝuste tiam mi naskis intereson pri la ĉina lingvo kaj pri la ĉina kulturo. La ĉina lingvo plaĉas al mi kaj ŝanĝis mian vivon."

Sukcese peticiinte stipendion de Nankai-a Universitato, septembre de 2018 Amiris fariĝis studento de normala studociklo de la universitato kaj komencis vojaĝon en Ĉinio por realigi revon.

Jingdong-Daguo estas ĉina tradicia ĝenro de popularaj spektakloj konsistanta ĉefe el rakontado kaj kantado, ĝi originas en la ĉina norda landparto kaj estas ŝatata de popolanoj. Amiris diris, ke unuafoje aŭskultante la spektaklon Jingdong-Daguon ŝi sentis ĝin afabla kaj estis profunde altirita de ĝi. Kaj poste ŝi lernis ĝin de majstro kaj fariĝis disĉiplo de heredanto de la arto. "Mia majstro diris al mi, ke en la spektaklo Jingdong-Daguo kantado ŝajnas rakontado kaj oni ludas samtempe bronzajn platojn kaj tamburon. Jingdong-Daguo estas ĉina popola arto konsistanta el kantado kaj rakontado. Ankaŭ en Brazilo ni havas tamburon, kiu dancigas nin en karvanalo, tamen tamburo en Jingdong-Daguo trankviligas min, kiel multaj aliaj kulturoj de Ĉinio Jingdong-Daguo tuŝas mian emocion kaj koron. Danke al prezento de Jingdong-Daguo kun majstro en diversaj lokoj de Ĉinio, mi komprenis ĉinajn kutimojn, kondiĉojn kaj morojn, spertis vivon de ĉinoj kaj sentis veran enhavon de ĉina kulturo."

Amiris sentis ankaŭ decidemon kaj inteligenton de ĉinoj pri sinliberigo el malriĉeco. Ŝi diris, ke ĉinoj trovis la disvolvan vojon de harmonia kunekzistado kun la naturo kaj kun verda montaro kaj pura akvo, ankaŭ la ĉina registaro praktike laboras por interesoj kaj bonaĵoj de la popolo. "Mi iam vizitis vilaĝon Daduzhuang en la urbo Tianjin, laŭdire antaŭe ekzistis amaso da etaj fabrikoj prilaborantaj aŭtomobilajn pecojn tie, pro tio la medio ne estis bona. Poste sub gvidado de kadruloj, la lokanoj komencis planti botelkukurbon kaj produkti prilaboraĵojn de botelkukurbo, kiuj estas ŝatataj en bazaro, ĉar en Ĉinio botelkukurbo markas bonan aŭguron kaj riĉecon. La vilaĝanoj estas gastamaj kaj mi povas senti ilian fieron kaj diligentecon, kaj la ĉina registaro estas vere bona kaj kapabla, ĝi povas verdigi dezertan teron, kaj tio vere helpas la popolon."

Amiris diris, ke la kvin jaroj en Ĉinio estas enhavoriĉaj kaj signifoplenaj, ŝi daŭre lernos en Ĉinio kaj per siaj lernitaj scioj kontribuos al amikeco inter Brazilo kaj Ĉinio. "En Ĉinio mi lernis multon, ekzemple la historion kaj kulturon de Ĉinio kaj ĉinajn ideojn kaj porpledojn. Ĉinio vastigis mian vidkampon kaj instruis al mi multajn verojn. Mi esperas, ke estonte mi laboros rilate al Ĉinio kaj kontribuos al amikeco inter Brazilo kaj Ĉinio."

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree