Malantaŭ oftaj pafokrimoj en Usono
CMG Publikigita: 2023-05-09 19:18:04

En la ĵus pasinta semajnofino okazis pluraj pafadoj kontraŭ homamasoj en Usono kaj multaj homoj mortis. La ofteco de pafila violento pikas la nervojn de la usona publiko kaj ankaŭ ŝokas la mondon. En Usono nekuraceblas la pafil-malsano. Ĝi estas fatala sekvo de multenombraj sociaj problemoj. La diskuto pri kontrolo de pafilo senlime konstantas, kaj pri la temo oni, precipe inter malsamaj partioj, ne havas unuaniman opinion. Do la fenomeno de pafila violento apenaŭ povos malaperi en Usono.

Usono estas lando, kie la popolo havas la plej multajn pafilojn en la mondo. Por ĉiu grupo el 100 homoj estas ĉ. 120 pafiloj, kaj do tie pafiloj multas pli ol loĝantoj. La donitaĵoj de la retejo “Arkivo de pafila violento” montras, ke en Usono, ĝis la noktomezo de la 7a de majo ĉi-jare, jam okazis 202 pafeventoj kun almenaŭ 4 mortoj aŭ vundoj en ĉiu evento, kaj preskaŭ 14 800 senvivis en pafado.

 

En tiuj oftaj pafperfortoj oni vidas la malfeliĉon de la usona politika realo. En la usona politika komunumo neniam haltis diskuto pri tio, ĉu oni lasu pafilposedon libera aŭ regu pafilojn. Sed la du partioj kontraŭas unu la alian pri la pafilrega problemo, kaj la problemo fakte estas reduktita al instrumentoj de politika ludado.

Pafila perforto, evoluanta pli kaj pli akre, jam enradikiĝis en la tero de Usono, kaj tio estas ja “doloro de Usono”. Se Usono ne ekzamenus sin esence kaj profunde, la usonaj civitanoj plu vivos en ombro de pafila perforto, kaj vivuloj ade pereos sange.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree