En la antaŭaj kvar monatoj de 2023 la import- kaj eksport-valoro de Ĉinio kreskis je 5,8%
CMG Publikigita: 2023-05-09 16:30:15

 

La 9an de majo ĉina Ĝenerala Administracio de Dogano anoncis, ke en la antaŭaj kvar monatoj de 2023 la import- kaj eksport-valoro de Ĉinio kreskis je 5,8% kompare kun la sama periodo de la antaŭa jaro. La bona tendenco daŭras plu.

La statistiko de la administracio montras, ke en la ĉi-jare antaŭaj kvar monatoj la valoro de importado kaj eksportado de Ĉinio kun landoj laŭ la “Zono kaj Vojo”, estis 4,61 duilionoj da juanoj kun 16-elcenta kresko.

En la sama periodo la Asocio de Sudorient-Aziaj Nacioj ankoraŭ estis la plej granda komerca partnero de Ĉinio. La valoro de importado kaj eksportado de Ĉinio kun la landoj de ASAN, estis 2,09 duilionoj da juanoj kun 13,9-elcenta kresko. Kaj rilate al EU, la valoro estis 1,8 duilionoj kun 4,2-elcenta kresko.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree