Ekspluati fortan movforton de ekstera komerco de Ĉinio
Mirinda Publikigita: 2023-05-10 11:39:01

Laŭ donitaĵoj publikigitaj de ĉina Ĝenerala Administracio de Dogano, en aprilo, la eksportado de Ĉinio estas 2,02 duilionoj da juanoj, pliiĝante je 16,8% kompare kun tiu samperiode pasintjare. La kreska rapideco estas 8,5% kalkulate en usona dolaro. Surbaze de forta eksportado en marto, la eksporta donitaĵo en aprilo refoje superis anticipon. Usona novaĵagentejo AP diris, ke kvankam malfortiĝis tutmonda bezono, tamen la eksportado de Ĉinio montras neatenditan fortan movforton.

Antaŭ nelonge fermiĝis la 133a Ĉina Importa kaj Eksporta Foiro, el kiu tuŝeblas varmo de ekstera komerco de la lando. En la antaŭaj kvar monatoj de la kuranta jaro la import- kaj eksport-valoro de Ĉinio kreskis je 5,8% kompare kun la sama periodo de la pasinta jaro. 

Estas malfacile akirita la rikolto de ekstera komerco de Ĉinio. Laŭ antaŭkalkulo de la Monda Komerca Organizo, la tutmonda vara komerco kreskis nur je 1% ĉi-jare, malpliiĝinte je 2,5% kompare kun 2022. Kiujn fortajn movfortojn Ĉinio ekspluatis en tia situacio?

El la statistiko de ekstera komerco en antaŭaj kvar monatoj, kontinue pliboniĝas la eksterkomerca strukturo de Ĉinio. Ekzemple eksportado de aŭtoj refoje estas unu el kernaj movfortoj de la eksportado. Donitaĵoj montras, ke en 2022 Ĉinio eksportis 3,11 milionojn da veturiloj, superante Germanion kiel la dua veturila eksportanto en la mondo. Ĉi-jare en la antaŭaj kvar monatoj, la kvanto de eksportataj mekanikaj produktoj kreskis je 10,5%, inter kiu la eksportado de aŭtoj kreskis je 120,3%, la novenergia veturilo aparte akiris aprobon de la internacia merkato.

El la merkato, civilaj eksterkomercaj entreprenoj montras eminentan atingon. En la antaŭaj kvar monatoj, la importado kaj eksportado de civilaj eksterkomercaj entreprenoj kreskis je 15,8%, okupante 52,9% de la totala eksterkomerca sumo de Ĉinio, pliiĝinte je 4,6% kompare kun tiu samperiode pasintjare. Cetere komercaj kontaktoj inter Ĉinio kaj novaj merkatoj estas pli intimaj kaj la importado kaj eksportado al la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj kaj landoj laŭ la Zono kaj Vojo kreskis respektive je 13,9% kaj 16%.

La fortaj movfortoj de ĉina ekstera komerco ne disigeblas de altnviela malfermo kaj stabiligitaj rimedoj kontinue prenitaj de la ĉina registaro. Nun novaj oportunoj daŭre aperis. En la 2a de junio la Regiona Ampleksa Ekonomia Partnereco plene validiĝos al 15 membrolandoj, tio alportos pliajn avantaĝojn al ĉinaj entreprenoj en ekstera komerco. Sekve de okazigo de serio da ekspozicioj, faciligo de interhomaj interŝanĝoj kaj konstanta profundigo de komerca novigo, Ĉinio ekspluatos pliajn movfortojn por ellasi pli fortan signalon de rapida revigliĝon de ĉina ekonomio al la mondo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree