Dingtao: fungo-industrio helpas kamparan revigligon
Lucia Publikigita: 2023-05-10 17:44:55

La profesiaj kooperativoj de kamparanoj estas la pioniroj en la disvolviĝo de karakteriza kultiva industrio, kaj ankaŭ fenestroj por observi la revigligon de kamparaj industrioj. Prezidanto Xi Jinping montris, ke profesiaj kamparanaj kooperativoj estas efikaj formoj por helpi kamparanojn pliigi sian enspezon kaj disvolvi modernan agrikulturon. Ni devas resumi kaj antaŭenigi progresintan sperton por plue disvolvi kooperativojn.

Hodiaŭ ni vizitu profesian kooperativon nomatan Mingjiaxing en la distrikto Dingtao en la urbo Heze de Shandong-provinco. Laŭ statistiko, en 2022, la venda enspezo de la kooperativo kalkuliĝis al 30 milionoj da juanoj, elspezo por la salajro de dungitoj atingis pli ol 6 milionojn da juanoj, kaj la servaj fondusoj por la lokanoj plialtiĝis je pli ol 200 000 juanoj.

Ma Huabin, deputito al la Nacia Popola Kongreso (NPC) kaj sekretario de la Partia Komitato de la Komunumo Nancheng, strato Tianzhong, distrikto Dingtao, diris, ke li gvidis la lokanojn starigis altnormajn ŝedojn por kultivi rarajn altkvalitajn manĝeblajn fungojn kaj helpi lokanojn pliigi sian enspezon.

Rigardu, okazas la unua matĉo de primara prilaborado de fungo. Laŭ la grandeco kaj kvalito de fungo, la kamparanoj rapide fortranĉas la fungajn radikojn kaj dividas ilin en malsamaj korboj. Dum la matĉo la lokanoj ne nur prezentas proprajn metiojn, sed ankaŭ kune ĝuas ĝojon de laboro. Oni decidas, kiu estsa pli bona laŭ pezo kaj kvalito de tranĉitaj fungoj.

Ma Huabin diris, "per la matĉo, la lerteco kaj produktkvalito de la dungitoj pliboniĝas, kaj la entuziasmo de la dungitoj pliboniĝas, samtempe ankaŭ plialtiĝas ilia enspezo. Estonte ni regule okazigos tian matĉon kaj trejnos pli kvalifikitajn laboristojn por kontribui al la kampara revigligo." 

 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree