La varspacoŝipo Tianzhou-6 sukcese lanĉiĝis
CMG Publikigita: 2023-05-10 22:00:11

Laŭ la informo de la Ĉina Homloĝata Spacinĝeniera Oficejo, la transporta raketo Changzheng-7 kun telegvidilo-7 kune kun la varspacoŝipo Tianzhou-6 estis lanĉita en la lanĉejo Wenchang je 21:22 en la 10a de majo. 

La varspacoŝipo Tianzhou-6 estas optimumigita en multaj flankoj, ekzemple en transporta kapablo, malaltigo de kosto, pliigo de efiko, kaj pli da aplikado de enlandaj komponantoj. La ŝarĝokapablo altiĝis de 6,9 tunoj al 7,4 tunoj, kaj sekve ĝi estas varspacoŝipo kun la plej granda ŝarĝo inter tiaj servantaj spacoŝipoj en la mondo.