Laŭ la plej lastaj donitaĵoj de la Nacia Administracio de Nutraĵoj kaj Strategia Reservado, ĝis la fino de aprilo ĉiuflanke finiĝis rikoltado kaj aĉetado de aŭtuna greno de 2022.
Grenoentreprenoj de ĉefaj produktejoj aĉetis 198,57 milionojn da tunoj de aŭtuna greno, pliiĝinte je 3,6%, kiu estas la plej alta nivelo en la pasintaj tri jaroj.
Aprile la centra financo asignis 10 miliardojn da juanoj kiel subvencion al realaj grenokultivaj kamparanoj por subteni printempan grenoproduktadon. En majo diversaj subvencioj estas laŭpaŝe asignitaj kaj kamparanoj en Heilongjiang, Henan kaj aliaj ĉefaj grenoproduktaj provincoj povos ricevi la subvencion en majo.
Ekde 2021, la centra registaro jam asignis sume 70 miliardojn da juanoj de subvencioj al kamparanoj, kiuj reale plantis grenojn.