Malta instruisto: “Komunumo de komuna estonteco de homaro” estas nia volo
Ĝoja Publikigita: 2023-05-10 08:44:16

Verdala Sekundara Lernejo de Kolegio Sankta Margaret en Cospicua, urbo de Malto, estas sinteza publika lernejo kaj instruisto de la lernejo s-ro Martin Azzopardi antaŭ pli ol dek jaroj unuafoje vizitis Ĉinion kaj havis profundan impreson pri vastaj kaj profundaj kulturoj kaj historioj de Ĉinio kaj pri ĉinstila moderniga disvolvo, kaj pro tio naskiĝis la penso "konduki Ĉinion en lecionon". Subtenate de diversaj flankoj, Azzopardi en 2010 kreis en sia lernejo la "Sciencan Ĉinan Angulon", kiu en la lastaj dektri jaroj ludis pozitivan rolon por akceli interŝanĝojn kulturajn inter Malto kaj Ĉinio kaj pliigi amikecon inter la du landoj. Azzopardi konigis, "Mi celas akceli plurajn kulturojn. Iam oni demandis min: 'Kial vi elektis Ĉinion?' Mi respondis: 'Kial ne? Ĉinio estas granda lando kun riĉa kulturo kaj longa historio.' Se ni dirus, ke mi pasigis al miaj lernantoj amon de la ĉina kulturo, fakte mi helpas ilin fariĝi 'diplomatoj' de Malto kaj doni manojn de amikeco al la ĉina popolo. Mi fiere diris, ke la Scienca Ĉina Angulo estas katalizilo por pliigi amikecon inter la du landoj."

Lastajn tridek jarojn la Ĉina Angulo laŭgrade fariĝis konata bonkvalita leciono de la urbo. Kaj lernantoj povas kiel eble plej multe sentas ĉarmon de Ĉinio el lecionoj pri tea ceremonio, kaligrafio, ĉina tradicia medicino kaj aliaj tradiciaj kulturoj de Ĉinio, ankaŭ el prezentoj pri rapida fervojo, robotoj kaj aliaj modernaj scienc-teknikaj atingoj.

Lernanto Shezrick Psaila: "(Ĉina Angulo) multe helpis nin kaj el ĝi ni lernis multon, kiel ĉinan medicinon."

Lernanto Yasmin Scicluna: "La Angulo alportis al mi multe da profito, helpis min ĝui ĉinan kulturon kaj lerni kiel fariĝis amika ponto inter Malto kaj Ĉinio."

Azzopardi kaj liaj lernantoj en 2022 sendis leteron al ĉina prezidanto Xi Jinping, pozitive laŭdante ĉinan koncepton de komunumo kun komuna estonto por la homaro. Li diris, "La koncepto de komunumo kun komuna estonto por la homaro estas tre inteligenta, ĉar ni estas familio kaj la mondo fariĝas vilaĝo de la Tero. Ni nin dediĉas al realigo de la koncepto, elmetita de prezidanto Xi Jinping, kaj la koncepto estas nia deziro, ankaŭ estonto de nia vivo."

En sia responda letero prezidanto Xi metis ardan esperon al maltaj instruistoj kaj lernantoj, dirante: "(Mi) esperas, ke pli da maltaj instruistoj, lernantoj kaj adoleskantoj aktive partoprenos en kulturaj interŝanĝoj inter la du landoj kaj fariĝos akcelantoj de reciproka lernado de civilizacioj kaj heredantoj de amikeco inter popoloj." La letero multe kuraĝigis Azzopardi. "Nia afero estas tre signifoplena, mi estis profunde inspirita kaj entuziasmigita de la responda letero de prezidanto Xi Jinping. Mi daŭre marŝos. Ĉar mi scias, ke en Ĉinio gravulo laŭdas normalan instruiston en la eta insulo titolita 'Malto' pro lia ago."

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree