Xi Jinping faris esploradon en la nova distrikto Xiong'an de Hebei
CMG Publikigita: 2023-05-10 20:31:55

Xi Jinping faris esploradon en la nova distrikto Xiong'an de la provinco Hebei, Ĉinio, kaj tie li prezidis kunsidon pri tio, kiel altnorme kaj altkvalite progresigi la konstruadon de la distrikto Xiong'an. En la kunsido Xi emfazis, ke ni devas firmigi memfidon kaj esti lertaj en laborado, por ke ni akiru novan antaŭeniĝon en la konstruado de la distrikto.

Antaŭtagmeze de la 10a de majo Xi inspektis la stacidomon de altrapida fervojo en Xiong'an kaj konstruejon de loĝkomunumo, kaj faris esploradon pri la konstruado, precipe pri la normo kaj kvalito de la konstruado. 

Li vizitis aliajn konstruatajn lokojn kaj estis informitaj pri iliaj stato kaj evoluo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree